Faghjørnet
 

 

| home | Scienca Angulo |

Molecool estas ekscita kemia ludo kaj pli

Tio estas la Scienca Angulo - loko, kie troveblas faktoj pri diversaj kemiaj temoj kaj ankaŭ respondoj pri la demandoj en la Molecool-ludo. Molecool vere estas kemia ludo, tial verŝajnas, ke unue vi bezonas pluajn kemiajn sciojn, antaŭ ol vi plene sukcesos en ĝi. La Scienca Angulo tial prezentas temojn, kiuj rilatas al la kleriga enhavo de la ludo. Ekzemple vi trovos la respondojn al "Kiom da karbon-atomoj havas la buteno-molekulo?", "Ĉu esteroj havas frukto-similajn odorojn?" ktp. Estonte ni pliampleksigos la Sciencan Angulon kaj aldonos pluajn, ludo-rilatajn temojn.

Ĉe la maldekstra marĝeno vi trovos ligojn al multaj kemiaj demandoj. Trafoliumante ilin, vi rekonos ankaŭ kelkajn demandojn levitajn en la "Duoblo aŭ nenio" kvizo kaj vi povas rigardi ilin de alia starpunkto, denove pripensi ilin kaj eble vi trovos tute alian vojon la valida respondo.

Testu foje la ligon "Ĉu vi sciis…" kie legeblas multaj amuzaj kaj interesaj faktoj pri kemio.

Scienca Angulo signifas: Klaku kaj trastudu!

 
 
Skolenettet