Faghjørnet
 

 

| home | Scienca Angulo | La historio de la organika kemio |

La historio de la organika kemio

La organika kemio ludas gravan rolon en nia ĉiutaga vivo. Multaj, ĉiutage uzataj materialoj estas faritaj el organikaj kombinaĵoj: Ekzemple plastoj kiel polietileno, polivinilklorido (PVC) kaj teflono (angle: teflon; germane: Teflon), kemiaj fibroj kiel poliestero kaj nilono, kaj eĉ tinkturoj (kolorigaj substancoj) kiel indigo integriĝis en nian vivon. La historia evoluo de la organika kemio povas rakonti multon pri la kultura kaj materia evoluo de nia socio.

 
 
Skolenettet