Kjemi på Internett
 

 

| home | Ligoj | Naturmedio

Naturmedio

Sarepta
Sarepta estas interretejo, prezentanta satelitajn fotojn pri nordeŭropo, faritaj dum la lastaj dekkvar tagoj. Ĉi fotoj ilustras diversajn naturmediajn temojn kiel: Vetero-analizoj kaj -prognozoj, inundoj resp. inundo-alarmoj, maraj temperaturoj, glacio, oleo-elfluo kaj surmara trafiko. Elŝutinte la fotojn kaj uzante bild-prilaborajn programojn oni kapablas pririgardi (pristudi) ilin detale.

La Norvegia Reto pri Naturmedia Edukado
En ĉi reto renkontiĝas studentoj, instruistoj, oficejoj pri naturmedio aŭ esploro kaj volontulaj organizoj. La institucioj ofertas al instruistoj profesian helpon por la organizado de naturmedia instruado.

Stato de la Norvegia Naturmedio
Ĉi adreso prezentas la aktualan staton de la biologia diverseco, kultur-heredaĵo, akvo, rubaĵo, klimato, la polusaj regionoj ktp. La prizorganto de ĉi ampleksa interetejo estas Norvegia Oficejo pri Polucio-kontrolo, sekcio en la Ministerio Pri Naturmedio.

Grid-Arendal
Obeante rekomendon de la Monda Komisio pri Naturmedio kaj Evoluo el la jaro 1987, komune kun UNEP (United Nations Environment Program), la Naturmedia Programo de la Unuiĝintaj Nacioj la registraro de Norvegio ekfunkciigis centron pri naturmedia informado en Arendal, Norvegio. Kvankan la centro estis fondita laŭ la valida norvegia juro, ĝi estas ligita kun la mondvasta UNEP programo "Global Resource Information Database" kaj tial ĝi nomiĝas GRID centro. La norvegia ĉefministro malfermis GRID-Arendal je la22-a de aŭgusto 1989.

 
 
Skolenettet