Kjemi på Internett
 

 

| home | Ligoj | Edukado

Edukado

LearnNet, Royal Society of Chemistry
LearnNet estas reto, kreita por ke uzu ĝin kaj instruistoj kaj studentoj de kemio - je ĉiuj niveloj. Per ĝi vi trovos aliron al produktoj kaj informoj, utilaj por la kemio-studado. Ekspertoj pri la kemio-instruado kontrolas kaj subtenas ĉi interretejon por ke la interesoj de la uzantoj ĉiam estu atentataj.

Creative chemistry
Ĉu vi estas lernanto aŭ instruisto, prezentanta kemion en via lernejo, aŭ ĉu vi simple interesiĝas pri kemio - ĉiukaze la interretejo "Creative Chemistry" havas multon por vi. Troveblas multkoloraj plenigendaj ŝablonoj (laborfolioj) kaj instru-indikoj pri plezurigaj aktivaĵoj, taŭgaj por kemio-klubo.Krome ekzistas ĉirkaŭ ducent demando-paĝoj kaj praktikaj gvidiloj, divititaj laŭ la aĝo-grupoj 14-16- kaj 16-18-jaraj. Gajiga ankaŭ estas, testi la kemio- puzlon (kunmetuludon), la respondo-reagaj demando-foliojn aŭ rigardi la molekul-modelojn.

IUPAC nomenclature recommendations Ĉi tiu interretejo unuavice provizas la publikon per informoj pri la IUPAC nomenklaturo. La kompletaj tekst-dokumentoj estas konvertitaj al reto-taŭga formo, kio inkludas ioman reorganizon por plifaciligi la prezenton. La organika kaj la biologia kemio formas la ĉeftemon de ĉi paĝoj, ĉar la aŭtoro okupiĝis prioritate pri ĉi tiuj kampoj. Aliaj materialoj atingeblas parte en la sama retejo, parte per ligoj al aliaj interretaj lokoj.

Polymer
Bonvenon ĉe la interreta scio-centro "Macrogalleria", kie ret-uzantoj povas lerni plaĉajn sciindaĵojn pri polimeroj kaj la ĉi-rilataj scienco-branĉoj! La unua farendaĵo kompreneble estas, klarigi al vi, kio polimero estas. Polimero estas grandega molekulo, ofte konsistanta el miloj da malgrandaj molekuloj kemie ligitaj, kiuj tiel konsistigas kolosan makromolekulon. La vortoj makromolekulo kaj polimero estas sinonime uzataj, sed la vorton polimero vi pli ofte legos. Sed ni superas nin mem. Eble vi demandas: "Kielmaniere ĉio tio rilatas al mi ??". Multflanke! Tion vi malkovros, vizitante ĉi gajigan fabellandon de la polimeroj!

The annual CEFIC aŭard
CEFIC, la Eŭropa Kemi-Industria Konsilantaro kun ĝiaj naciaj membroj kreis ĉi tiun premion. Ĉiujare instruisto kaj lerneja klaso ricevas ĝin por tiel honori eksterordinarajn rezultojn en scienca edukado en duagrada lernejo. Ĉi premio ekzistas en tri aĝo-grupoj por lernantoj 12 ĝis 18 jaraj.

 
 
Skolenettet