Spillinfo
 

 

| home | Enkonduko | Starti la ludon

Starti la ludon

  • Kiam la ludo estas instalita sur via komputilo, Molecool - piktogramo (simboleto) aperos sur via ekrano - klaku ĝin por starti la ludon. Kroma eblo starti la ludon estas, klaki la Molecool signon en la supra, maldekstra angulo de ĉiu start-paĝo / ĉef-paĝo.
  • Por ke la ludo komencu, vi devas enskribi viajn nomon kaj lernejan klason. Ĉu vi eniras kun aŭ sen ŝlosil-vorto, estas via decido.
  • Unue vi atingos la ludo-elektan-ĉambron. En ĝi vi trovos kunludantojn. Ĉiu ludo havu minimume du sed maksimume kvar ludantojn. Sur la ekrano samtempe videblas kaj aktivaj kaj atendantaj ludoj. La lastnomitaj bezonas pluan kunludanton.
  • En la ludo-elekta-ĉambro vi decidas, ĉu vi deziras partopreni en "atendanta lude" aŭ ĉu vi preferas mem krei "novan ludon".
  • Se vi intencas partopreni en atendanta ludo, bonvolu klaki la [Join in!]-butonon kaj atendu, ĝis la "ludo-kreinto" startos la ludon.
  • Se vi intencas mem krei novan ludon, vi devas klaki la [Create game]-butonon kaj elekti la klerigan enhavon, la ludo-tempon kaj lud-nivelon. Poste vi devas atendi, ĝis kelkaj pluaj lernantoj enskribos sin.
Ingame screenshot - Start game
  • Nur la ludo-kreinto rajtas starti novan ludon klakante sur la [Click here to start]-butonon.
  • Se alilandanoj atendas kunludantojn, vi povas tion ekkoni en la listo de la uzantoj. Duoble klakante iun landon, vi montras vian intereson, tie partopreni en ludo. Eĉ kiam vi partoprenas en eksterlanda resp. fremdlingva ludo, vi tamen ludos en via lingvo, se la demando-dosiero jam estas tradukita. Alikaze vi povas uzi la anglan lingvon kaj ankaŭ legi la demandojn en la angla.
  • Se vi deziras ludi en fremda lingvo (por ekzerci ĝin), vi devas elekti la deziratan lingvon jam dum la instalado. Do, se vi intencas ekzerci ekzemple la italan, vi devas instali la italan version (varianton) en via komputilo.
 
 
Skolenettet