|
La celo de la ludo estas, gajni tiom da poentoj kiom nur eblas. Poentojn vi gajnas, se vi kaptas atomojn, ĉirkaŭ-saltante per via eta Atomvireto sur la ludo-tabulo. Sed multoble pli da poentoj vi gajnos, kiam vi konstruos molekulojn kaj respondos kemiajn demandojn.
Tiel vi kaptos atomojn:
- Per la muso vi direktu (stiru) vian etan Atomvireton sur la ludo-tabulo. Klakante sur atomon, vi estos kaptinta ĝin.
- Antaŭ ol vi atingas la ĉefan ludo-areon, vi devas forigi ĉiujn atomojn de sur via propra areo.
- Sur la ĉefa ludo-areo vi povas moviĝi tute laŭvole. Se vi saltas malsupren en unu el la angulaj ŝaktoj (putoj) vi reaperos sur la ludo-tabulo ĉe la diagonala angulo. - kaj poste vi povas plu kapti atomojn.
Tiel konstruu molekulojn:
- Ĉiuj kaptitaj atomoj estas kolektataj en la stoko (kolektujo). Por konstrui molekulojn, vi devas transporti la atomojn al via fabriko.
- La molekulo-kartoj en la desktra ekrano-angulo montras al vi, kiujn molekulojn vi povas elekti en la aktuala ludo. Sur ĉiu karto troveblas aŭ la kemia formulo aŭ la nomo de la konstruenda molekulo.
- Por konstrui elektitan molekulon vi nepre havu la necesan kvanton da atomoj en via fabriko. Ju pli granda la molekulo, des pli da poentoj vi gajnos.
- Se via fabriko enhavas ekzakte la necesan kvanton da atomoj, vi duoble klaku sur la molekulo-karto por ke la molekulo estu konstruata. Se vi sukcesas, vi gajnas poentojn, se vi malsukcesas, vi perdas samtempe le ŝancon, konstrui tiun specialan molekulon
- Kiam la de vi konstruita molekulo pretas, aperas tri-dimensia modelo de ĝi. Per via muso vi kapablos rotaciigi (turnigi) ĝin.
Duoblo aŭ Nenio
- Tuj, kiam vi estos finkonstruita vian unuan molekulon, vi rajtas salti en la mezan ŝakton (puton) por transiri al la "Duoblo aŭ nenio" - kvizo. Tie vi devos elekti la ĝustajn respondojn por la donotaj demandoj pri kemio.
- Enirante la kvizo-areon (-ĉambron) vi devos elekti la scio-nivelon. La plej facila nivelo estas 1 dum 3 estas la plej malfacila. Ju pli alta la elektita nivelo, des pli da poentoj vi povas gajni.
- La demandoj rilatas al la instruplanoj pri kemio en la unuopaj landoj.
Se vi bezonas kromajn informojn por respondi la donitajn demandojn, vi tralegu kelkajn paĝojn el la "sciena angulo" aŭ vizitu aliajn, konvenajn interretajn paĝojn.
Babili en Molecool:
Enirinte la ludon vi ĉiam povas babili kun la aliaj uzantoj. Ĉe la maldekstra rando de la ludo-tabulo, vi povas vidi teksto-fenestron, kie dum la ludo ĉiam aperas diversaj notoj kaj rimarkoj. Sub ĉi teksto-fenestro vi trovas kampon por entajpi koncizajn mesaĝojn resp. rimarkojn. Tuj, kiam vi estos preminta la "Enter"-klavon, la de vi tajpita teksto aperos en la teksto-fenestro, legebla por ĉiu.
|