|
Molecool estas "online" - interreta ludo por maksimume kvar ludantoj. Validas simplaj reguloj: Konkurante kun la aliaj ludantoj vi devas kapti atomojn, konstrui molekulojn kaj respondi kemiajn demandojn.
Ludante ĝin, vi okupiĝos pri t.n. "molekulo-kartoj" surhavantaj la kemian formulon aŭ nomon de molekulo. Por konstrui determinitan molekulon, vi devas kapti la atomojn de la lud-tabulo kaj kunmeti ilin korekte. Se vi sukcesas, la molekulo aperos kiel 3-dimensia modelo. Per via muso vi kapablos rotaciigi ĝin. Krome vi povas kontroli viajn kemiajn sciojn en la "Duoblo aŭ Nenio" - testo. Ju pli alta la nivelo elektita, des pli da poentoj vi gajnos.
Dum la ludo vi povas samtempe babili kun viaj kunludantoj, sendante al ili komentojn, demandojn kaj notetojn.
La nuna eldono MOLECOOL-2 ekzistas jam en naŭ pluaj lingvoj: norvege, germane, france, dane, svede, slovene, portugale, lapone kaj esperante.
Kiam ni estos ekfunkciigantaj ĉiujn tiujn lingvojn en la interreto - ludantoj el diversaj landoj kapablos komune ludi, ĉiu en sia gepatra lingvo - kaj ili trovu komunan lingvon por babili. Ni konstante prilaboras kaj plibonigas la klerigan enhavon.
Kelkaj el la multaj tekstoj jam estas tradukitaj kaj enretigitaj, kaj post mallonga tempo, du- ĝis tricent da novaj demandoj en dek lingvoj (kun la angla) estos je via dispono. La enhavo estos ĉiam pli-ampleksigata kaj ankaŭ novaj lingvoj espereble aperos en proksima estonteco
|