|
La ĉefa celo de la Molecool-ludo estas, atingi tiom da poentoj, kiom nur eblas. Por atingi poentojn, vi direktu vian verdan Atomo-vireton tiel, ke ĝi kaptos atomojn. Krome vi atingos poentojn, konstruante molekulojn kaj respondante kemiajn demandojn.
Klakinte la butonon [Enter the game] (aŭ la Molecool-piktogramon sur via "labortablo"), vi devos atendi kelkajn sekundojn, ĝis la grafikaĵoj ktp. estos ŝutitaj (kopiitaj en la ĉefan memoron). Sekvos enkonduko kaj poste vi atingos la Lud-krean Ĉambron:
En la Lud-krea Ĉambro vi aliĝu al Molecool kaj elektu kunludanton.
En unu ludo povas partopreni nur du, tri aŭ kvar personoj. Aŭ vi kreas propran ludon kaj mem decidas pri la kleriga enhavo kaj la lud-nivelo - aŭ vi partoprenas en atendanta ludo, kreita de iu alia.
Tiel vi aliĝu:
Unue vi devas aliĝi, skribante vian antaŭnomon, familian nomon kaj lernejan klason. Ĉu vi usas ŝlosil-vorton (password) aŭ ne, estas via decido. Pleniginte unu kampeton vi aŭ premu la enigo- ("Enter"-) klavon aŭ klaku per la muso en la sekva plenigenda kampeto. Kiam ĉioj kampetoj estas plenigitaj, klaku la [OK]-butonon aŭ nuligu ĉion per la [Cancel]-butono.
Kiam vi la unuan fojon aliĝas, vi devas konfirmi, ke vi estas nova uzanto. Poste, dum la venontaj fojoj, vi nur devas tajpi vian ŝlosil-vorton aŭ klaki [OK].
Tiel vi kreas novan ludon:
Kiam vi deziras krei novan ludon, vi unue devas klaki la [Create game]-butonon super la Molekulo-kartoj. dialogo-kampeto aperos, kaj vi devas elekti la klerigan enhavon de la ludo. Klakante la ŝutro-menuon vi povas elekti unu alternativon. Krome vi devas difini kaj la ludo-tempon kaj la ludo-nivelon. (La lud-nivelo nur influas la teknikajn ecojn de la ludo: La uzeblan tempon en ĉio unuopa parto, la nobron de la ireblaj vojoj sur la ludo-tabulo ktp. La de vi elektita lud-nivelo ne influas la levotajn demandojn.)
Kiam vi kontentas kun viaj decidoj, klaku la [OK]-butonon kaj tuj via ludo aperos en la listo de la "Atendantaj ludoj". Atentu, ke vi bezonas minimue unu pluan kunludanton por starti vian ludon. Krome estas permesita ne pli ol kvar ludantoj. Kiam (minimume) unu plua ludanto aliĝis al via ludo, vi rajtas starti ĝin, klakante la [Click here to start]-butonon. Kiam via ludo ankoraŭ ne havas kvar ludantojn, do ĝi ankoraŭ ne estas "tute plena", vi devas atendi dek (10) sekundojn, por ke pluaj ludemuloj havu ŝancon aliĝi antaŭ la efektiva starto.
Tiel vi partoprenu en atendanta ludo:
Ĉiuj atendantaj ludoj videblas en la Lud-krea Ĉambro. Por partopreni en atendanta ludo vi klaku la verdan [Join in!]-butonon. Via kromnomo (ŝercnomo) tuj aperos en unu el la nomo- kampetoj. Bonvolu atenti, ke nur la ludo-kreinto rajtas starti la ludon. (Vidu ĉap. "Tiel vi kreas novan ludon".)
Tiel vi forlasas ludon:
Antaŭ ol la ludo estas startita, vi povas ŝanĝi vian elekton kaj forlasi la ĵus elektitan ludon, klakante la [Cancel]-butonon.
Tiel vi ĉesas la programon Molecool:
Se vi deziras ĉesi la ludon Molecool, vi klaku [Log off] ĉe "Options" en la supra, maldekstra angulo. Poste vi reiros al la aliĝo-ekrano ("Log in screen").
Se vi deziras ĉesi la tutan programon Molecool, vi elektu [Quit] ĉe "Options" en la supra, maldekstra angulo. Tielmaniere vi ĉesos la programon kaj refalos sur la interretan start-paĝon de Molecool respektive sur vian ekranon. La kutima "Close windows" butono havas memkompreneble la saman efikon.
Tiel vi ludas Molecool:
Kiam vi sukcese trapasis la Lud-krean Ĉambron pura plezuro atendas vin! Nun vi povas kapti atomojn, konstrui molekulojn kaj respondi demandojn pri kemio.
Tempo-limoj kaj poento-listoj:
Dekstre de la ludo-tabulo vi vidas tempo-indikilon, kio montras al vi kiom da minutoj la kuranta ludo ankoraŭ havas.
Por ĉiu raŭndo (ludo-iro), la aktiva ludanto ricevas limigitan nombron da saltoj KAJ limigitan tempo-porcion. post kies foruzo la sekva ludanto fariĝos la aktiva. Se vi ŝatas, klaku la [Next player]-butonon por doni la vicon al la sekva ludanto, kaj vi ŝparos kaj la ne-uzitan tempon kaj la ne-uzitajn saltojn por via sekva raŭndo (ludo-iro).
Por ĉiu kaptita atomo vi ricevas poentojn. Sed konsiderindan kvanton da poentoj vi nur gajnos, kiam vi konstruos molekulojn kaj partoprenos en la "Duoblo aŭ Nenio" kvizo. La de vi gajnitaj poentoj videblas en la supra, dekstra angulo, kaj se la nombro lumas verdkolore, tio signifas, ke vi gvidas en la konkurso! Krome vi vidas malgrandan fenestron kio montras al vi la nombron de la gajnitaj, kromaj saltoj.
Je la fino de la antaŭ-difinita tempo, tiu ludanto venkas, kiu kolektis la plej multajn poentojn.
Tiel vi kaptu atomojn kaj Sorĉ-kartojn:
Sur la ludo-tabulo ekzistas ses diversaj atomoj: hidrogeno, karbono, oksigeno, nitrogeno (azoto), kloro kaj sulfuro. Klakante sur iu atomon, vi kaptos ĝin. Via verda Atomo-vireto saltos al ĝi kaj forpafos ĝin per energio-sago de sur la ludo-tabulo. Tuj ĝi falos en vian Atomujon.
Unue vi forigu ĉiujn atomojn el via propra parto de la ludo-tabulo (hom-regiono), ĉar nur post tio vi rajtas pluiri sur la ĉefan ludo-kampon. Sur la ĉefa ludo-kampo vi povas movi tute laŭplaĉe. Kiam vi saltas en iun angulan ŝakton (- puton), vi reaperos ĉe la diagonale kontraŭa angulo - kaj vi povas plu ĉasi atomojn.
Kelkfoje malgrandaj, rotaciantaj kartoj subite aperos sur la ludo-tabulo. Temas pir la t.n. Sorĉ-kartoj. Kaptu la Sorĉ-kartojn same kiel vi kaptas atmojn. Ĉiu kaptita Sorĉ-karto donas al vi kromajn saltojn aŭ kroman tempo-porcion, sed ne poentojn. La Sorĉ-kartoj troviĝas apud la Molekulo-kartoj.
Kiam vi estos kaptinta ĉiujn atomojn kaj konstruinta ĉiujn molekulojn, vi ricevos novan ludo-tabulon.
Tiel vi konstruu molekulojn:
Kiam vi kaptas atomojn, vi gajnas poentojn, sed nur tiam, kiam vi konstruas molekulojn, via poento-nombro konsidere kreskas!
Dekstre sube vi vidos ses Molekulo-kartojn sur la ekrano. Ĉiu karto enhavas aŭ la kemian formulon aŭ la nomon de iu molekulo. Tiel vi scias, kiujn molekulojn vi devos konstrui el la kaptitaj atomoj. Sed antaŭ ol vi povas konstrui unu el ĉi difinitaj molekuloj, vi nepre bezonas sufiĉe da atomoj de ĉiu speco en via Atomujo.
Transportu el via Atomujo de ĉiu speco ekzakte tiom da atomoj en vian fabrikon, kiom necesas por konstrui la de vi elektitan molekulon. Post tio vi duoble klaku la ĝustan Molekulo-karton kaj - se vi estas ĝuste elektinta la atomojn kaj laŭ speco kaj laŭ nombro - la molekulo transformiĝos al tri-dimensia modelo. Per via muso vi kapablos rotaciigi ĝin. Okupiĝante pri la molekuloj, vi povas transiri al la kvizo, kio eble estas avantaĝa. Memkompreneble vi ricevos poentojn por ĉiu konstruita molekulo. Ju pli granda la konstruita molekulo, des pli da poentoj vi ricevos.
Se vi duoble klakas la Molekulo-karton, kvankam malĝustas la atomoj elektitaj aŭ laŭ speco aŭ laŭ nombro - la karto malaperos kaj vi maltrafis la ŝancon konstrui ĉi tiun specialan molekulon.
Ĉion pri la "Duoblo aŭ nenio" kvizo:
Nur en la "Duoblo aŭ Nenio" kvizo via havas la ŝancon gajni altegajn poento-nombrojn - aŭ perdi ilin! Ĉio dependas de viaj scioj kaj via kreivemo...
Ĉiam je la fino de unuopa ludo, vi aŭtomate venos en la "Duoblo aŭ Nenio" kvizon. Tamen povas esti ruza, jam pli frue, dum la kuranta ludo salti en la centran ŝakton (puton) troviĝanta meze sur la ludo-tabulo. Sed nur kiam vi estos sukcese konstruinta vian unuan molekulon, vi rajtas partopreni en la "Duoblo aŭ Nenio" kvizo.
Enirinte la "Duoblo aŭ Nenio" kvizon vi unue devas elekti la lud-nivelon, kio determinas la demandojn. En la supra parto de la ekrano vi elektu nombron. 1 estas la plej facila kaj 3 la plej komplika (malfacila) nivelo. Ju pli alta la de vi elektita lud-nivelo, des pli da poentoj vi gajnos per korekta respondo.
La demandoj videblas en fenestreto kaj sub ĝi elekteblas diversaj respondoj. Por respondi vi klaku la "levumilon" apartenanta al ĉi tiu respondo, kiu laŭ via opinio estas la korekta. Se la respondo elektita vere estas la ĝusta, vi vidos verdan fulmon kaj aŭdos la "ĉampionan melodion". Se la respondo elektita malĝustas vi aŭdos la "perdo-sonon" kaj sur la ekrano aperos la korekta respondo.
Neniam forgesu, ke la respondo-tempo estas limigita! Se vi tro longe pripensas la aferon, vi neniom poentoj gajnos.
Ĉu vi ŝatas babili?:
Dum la tuta ludo vi povas babili kun la aliaj ludantoj. Maldekstre, apud la ludo-tabulo vi trovos fenestreton kie daŭre legeblas faktoj, mesaĝoj ktp. dum la ludo pluiras. Ĉi fenestreto ankaŭ taŭgas por babili. Sub ĝi troviĝas plenigenda kampeto por tajpi mallongajn mesaĝojn al viaj kunludantoj. Kiam vi premas la enigo-klavon ("Enter") via mesaĝo tuj aperos en la supra teksto-fenestreto kaj ĉiuj ludantoj vidos ĝin. Ludante kun eksterlandaj lernantoj vi povas -se vi scipovas - uzi ilian lingvon aŭ vi komune interkonsentu pri taŭga ponto-lingvo.
|